Gyula Szőkefalvi-Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Szőkefalvi-Nagy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1887 (1887-04-11)
en Dumbrăveni
Morto 14-an de oktobro 1953 (1953-10-14) (66-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Familio
Infanoj Béla Szőkefalvi-NagyZoltán Szőkefalvi-Nagy
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

SZŐKEFALVI-NAGY Gyula (seo:kefalvi-nadj) estis hungara matematikisto, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Erzsébetváros la 11-an de aprilo 1887 kaj mortinta en Szeged la 14-an de oktobro 1953. Li estis patro de matematikisto Béla Szőkefalvi-Nagy kaj de kemiisto Zoltán Szőkefalvi-Nagy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La universitaton Szőkefalvi-Nagy finis en Kolozsvár, kie li estis studento de Gyula Farkas, Lipót Fejér, Lajos Schlesinger kaj Gyula Vályi. Li gajnis plurajn konkursojn. Li doktoriĝis en 1909. Ĝis 1911 li instruis en Privigye kaj Csíkszereda. En 1911–12 li studis kiel ŝtata stipendiulo en Göttingen, pli poste li estis instruisto, lernejestro, profesoro en Koloĵvaro. En 1926 li ricevis premion Gyula Kőnig. Ekde 1929 instruis en Szeged, ekde 1940 en Koloĵvaro, ekde 1945 denove en Szeged. Lin interesis precipe la algebro kaj geometrio, respektive la limareoj de du sciencbranĉoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Végesrendű geometria (Matem. és Fia. L. 1941 és Jahresbericht der Deutschen Mathem. Verein, 1944);
  • A geometriai szerkesztések elmélete (1943, 2. átdolg. és kibővített kiadás, 1967).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fejes Tóth László: Sz: N. Gy. (MTA Ért. 1953):
  • Obláth Richárd: Sz.-N. Gy. matematikai munkássága (MTA Ért. 1953).

Fonto[redakti | redakti fonton]