Gyál
Gyál | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2360 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 24 376 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 978 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 23′ N, 19° 13′ O (mapo)47.38222222222219.213611111111Koordinatoj: 47° 23′ N, 19° 13′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 24,93 km² (2 493 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gyál [+] | |||
Gyál [djAl] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gyál, kies centro estas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gyál situas sur ebenaĵo apud Budapeŝto, laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Kecskemét, aŭtoŝoseo M5 kaj M0 estas ne tro for. Ócsa troviĝas 14, centro de Budapeŝto 20, Monor 21, Kecskemét 68 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis detruita fare de turkoj. La senhoma regiono aldoniĝis al Alsónémedi. Komence da la 20-a jarcento oni disdonis parcelojn, kiuj ankaŭ budapeŝtanoj akiris. La najbareco de Budapeŝto kaŭzis rapidan prosperon. En 1944 la setlejo iĝis vilaĝo. Ĝi ricevis la urban rajton en 1997.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Gyál) konstruiĝis en 1983, la kalvinana preĝejo (Gyál) en 1992. Ankaŭ la lokaj budapeŝtaj aŭtobusoj trafikas en Gyál.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj de Gyál estas:
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Gyál naskiĝis komponisto Attila Dóka.
- En Gyálliget (apartenaĵo de Gyál) naskiĝis skulptisto Tibor Rieger.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Arkivita el la originalo je 2020-08-03. Alirita 2019-11-15 .