Gyárfás Kurkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KURKÓ Gyárfás estis rumania hungara publicisto, verkisto, politikisto naskita en Csíkszentdomokos la 2-an de decembro 1909 kaj mortinta en Braŝovo la 21-an de majo 1983.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyárfás Kurkó estis fondantano de MADOSZ. Li partoprenis en la Vásárhelyi Találkozó (1937). Post la dua Viena arbitracio oni elpelis lin el Hungarujo. En 1943 oni malliberigis lin, ĉar li rifuzis la soldatservon. Post la dua mondmilito li fondis la organizon Magyar Népi Szövetség, kies li estis prezidento ĝis 1947. En 1949 oni erestis lin kaj malliberigis. Li liberiĝis en 1964 kaj vivis retiriĝinte kiel pensiulo de la rumana verkista ligo. Liaj publikaĵoj aperis en Világosság, Falvak Népe, Utunk, Népi Egység, kies li estis unu el ĉefredaktoroj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nehéz kenyér (visszaemlékezések, Bukarest, 1949);
  • Kurkó Gyárfás emlékére (szemelvények cikkeiből és a róla szóló írásokból, összeáll. Lipcsey Ildikó, Budapest, 1987).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Iszlai Zoltán: K. Gy. (Élet és Irod., 1983. 22. sz.);
  • Beke György: Közélet, közírás, szépirodalom (Nyelv és Irod. Közl., 1983. 2. sz.);
  • Lipcsey Ildikó: K. Gy. (História, 1984. 6. sz.).

Fontoj[redakti | redakti fonton]