Vásárhelyi Találkozó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vásárhelyi Találkozó (Vaŝarheja Renkontiĝo) estis parlamento de 187 reprezentantoj de la hungara junalaro de Transilvanio aranĝita en Ĉambro-Apollo en Târgu Mureș, Rumanio inter 2-a kaj 5-a de oktobro 1937 prezidite de Áron Tamási. La preparlaboro komencis antaŭ unu kaj duonjaro kun artikolserio de Áron Tamási en ĵurnalo Brassói Lapok kun titolo Cselekvő erdélyi ifjúság (Aganta transilvania junularo). La ideon de la renkontiĝo donis la cirkulero de Edgár Balogh en nomo de la Ady Endre Társaság en 1935. La partoprenintoj estis verkistoj kaj aliaj intelektuloj kun la plej malsamaj mond- kaj politikaj konceptoj, sociaj tavoloj, ekleziaj konfesioj. La temo de la konferenco estis la debato de la plej gravaj farendoj de la transilvania hungara malplimulto en la tiamaj historiaj cirkonstancoj. La akceptita Hitvallás (Kredkonfeso), kiun verkis ankaŭ Áron Tamási, solene deklaris sin fidela al la ideo de la frateco kaj signis kiel sekvendan principon la demokratian kunlaboron. Kvankam ĝi ne fariĝis organizo, tamen havis longtempan favoran influon.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Csatári Dániel: A Vásárhelyi Találkozó. Budapest. 1967.
  • Turzai Mária: A vásárhelyi találkozó. Bukarest, 1977.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]