György Korda
György Korda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein György |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1939 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Klári Balázs Iby Kovács |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
György Korda [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korda György estas hungara ŝlagrokantisto, raportisto pri pokero. Lia origina familia nomo estis Klein. Liaj edzinoj laŭvice estis Iby Kovács kaj kantisto Klári Balázs ekde 1981.
György Klein[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1939 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Korda devenis el juda familio. Li maturiĝis en kemia mezlernejo. Lia kantista kariero komenciĝis en 1957 per granda ŝlagro. Liaj plej gravaj instruistoj pri kantado estis Tamás P. Balassa, József Romhányi, Tivadar Horváth kaj László Turán (informoj mankas pri la lernado). Lia kantovoĉo iomete similas al Karel Gott, foje li kantis Gott-kantojn. Spite la gitarorkestrojn aperantajn en la sekva jardeko li stilo malmoderniĝis, tamen li longtempe estis sukcesa kantisto havanta sukcesojn ĉefe en festivaloj. Post la maljuniĝo li estas konata rapoertisto pri pokero. Li edziĝis frue jam antaŭ la soldatservo, la dua edziĝo komenciĝis en 1981. Li havas ekstergeedzecan filinon. Korda kun Klári Balázs havas hotelon kun 21 ĉambroj en Budapeŝto. Li ricevis premiojn ekde 1967 (festivalajn), ekde 1998 (ŝtatajn).
Elektitaj kantitaj ŝlagroj
[redakti | redakti fonton]- Szeretni kell (debuto en 1957)
- Aki melletted él
- Bocsánat, hogyha kérdem
- Haver a nőkkel jól vigyázz
- Fehér galamb
- Gyöngéden ölelj át
- Lady Karnevál
- Lady N
- Mamma Maria
- Comment ca va (1999)
Elektitaj sondiskoj
[redakti | redakti fonton]- Vágyom egy nő után (1970)
- Aranyalbum (1982)
- Barátok, amíg élünk (1995)
- Napfény kell a világnak (2005)