Győrsövényház

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Győrsövényház (djOrŝovEnjhAz) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna. La loknomo signifas hungare: Győr-heĝo-domo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Győrsövényház situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, ĉe rojo Rábca. La apudaĵo apartenas al Nacia parko Őrség-Hanság.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio postrestis en formo "Svény". En 1704 aŭstroj detruis la vilaĝon. Poste hungaroj kaj ŝvaboj refondis ĝin. En 1946 la ŝvaboj estis deportitaj al Germanio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Győrsövényház havas katolikan barokan preĝejon.