Göta-kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Göta-kanalo, blue; kun kelkaj kluzoj kaj la plej alta punkto markitaj.

La Göta-kanalo, svede Göta kanal [jeta kana:l] estas 190,5 km longa kanalo kiu ekde 1832 trairas la landoparton Götaland en Svedio. Inter tio estas 87,3 km fosita kaj eksplodigita kanalo. La alteco-diferenco estas 91,8 m. Kune kun la Trollhätte-kanalo kaj la rivero Göta älv la Göta-kanalo estas 390 km longa akvovojo meze tra Svedio, de la Balta Maro ĝis Kattegatt. Sume la kanalo havas 58 kluzojn. Ĝi estas la plej granda svedia konstruprojekto tra la tempoj. Göta kanal estas "fratina kanalo" kun la Kaledonia Kanalo en Skotlando; Thomas Telford kunlaboris en ambaŭ kanaloj. Kreinto de Göta kanal estis Baltzar von Platen (1766-1829).

Kreinto de Göta kanal, Baltzar von Platen (1766-1829).
Parto de Göta kanal, 1-a de marto 1833

Hodiaŭ Göta kanal estas grava turisma celo en Svedio. Veturado per boato tra la kanalo kaj ties kluzoj, aŭ ekzemple biciklado laŭlonge de la kanalo estas popularaj libertempaj aktivecoj.

Göta-kanalo en populara kulturo[redakti | redakti fonton]

La Göta-kanalo ludas gravan rolon en pluraj verkoj de fikcio.

  • Roseanna, krimromano de Maj Sjöwall kaj Per Wahlöö de 1965, esperantigita de Malte Markheden en 1990.
  • Göta kanal, sveda komedia filmo de 1981
  • Göta kanal 2, sveda komedia filmo de 2006
  • Göta kanal 3, sveda komedia filmo de 2009
  • Göta kanal 4, sveda komedia filmo de 2022

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]