Götaland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Götaland
Regiono
lands of Sweden [+]

LandoSvedio

- koordinatoj57° 39′ 0″ N, 14° 41′ 0″ O (mapo)57.6514.683333333333Koordinatoj: 57° 39′ 0″ N, 14° 41′ 0″ O (mapo)
Areo68 958 km² (6 895 800 ha) [+]

Loĝantaro4 776 001 [+] (31-a de decembro 2016)
Denseco69,26 loĝ./km² [+] [+]

Götaland (Tero)
Götaland (Tero)
Götaland en Svedio. Meze Svealand, kaj plej norde Norrland

Götaland (Svedio)
Götaland (Svedio)
DEC

Map
Götaland
Vikimedia Komunejo:  Götaland [+]
vdr
Provincoj de Götaland. Ne-originaj provincoj en malpli luma verda. Värmland situas norde de Dalsland.

Götaland (proksima elparolado Jetaland) estas la plej suda landotriono de Svedio. Ĝi hodiaŭ inkluzivas la historiajn provincojn Skåne, Halland, Blekinge, Småland, la du islandaj provincoj Öland kaj Gotland, Västergötland, Östergötland, Dalsland kaj Bohuslän. La arbaroj Tiveden, Tylöskog kaj Kolmården situas en la bordo al Svealand.

La areo estas 87,78 kvadratkilometroj, kaj Götaland havis preskaŭ 4,78 miljonojn loĝantojn en 2016. Kun tio, ĝi estas la landoparto de Svedio kun la plej granda loĝantaro.

Göta en la nomo temas pri la fruaj signifaj grupoj östgötar kaj västgötar, kaj land signifas «lando». Laŭ hipotezo, la nomo de Götaland estas en pluralo: Göta-landoj. La hodiaŭa sveda pluralo estas länder, sed do ne la tiama. Notu ke la rilataj praprovinc-nomoj Västergötland kaj Östergötland mankas la «a».

La praa Götaland havis iom malsamajn limojn ol la nuna. En la land-leĝo de Kristoforo de la 15-a jarcento, un de la unuaj mencioj de la nocio, Götaland ŝajne konsistas de Östergötland, Västergötland, Småland, Öland, Dalsland (malnove Dal) kaj Värmland.

Kun la vastiĝo de Svedio, la antaŭe danaj Blekinge, Halland kaj Skåne, la antaŭe dana-norvega Bohuslän, kaj Gotland – sufiĉe longe sendependa kaj poste kontrolita de malsamaj reĝpovaĵoj – iĝis vidita kiel partoj de Götaland. En 1815, la provinco Värmland estis movita de Göta jurisdikcio al Svea jurisdikcio, kaj ekde tio iĝis vidita kiel parto de Svealand.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]