Hârșova
Hârșova [hırŝova] (bulgare Хърсово, Harsovo) estas urbo en Rumanio, en la nordokcidenta parto de la distrikto Constanța, sur la dekstra bordo de Danubo. Ĝi havis en 2002 11 198 loĝantojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Sur la loko de la hodiaŭ urbo, la romianoj konstruigis en la 2-a jarcento p.K. fortikaĵon, nome Carsium. La fortikaĵon kaj najbarajn setlejojn detruis la avaroj, poste slavaj triboj. La areon okupis en la 10-a jc. la bizanca imperio, kio antaŭhelpis la evoluon de la komunumo.