Haĝar al-Asŭad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Haĝar Al-Aswad)
Mohamedo prenanta Nigran Ŝtonon sur bildo de komenco de la 14-a jarcento post Kristo

Haĝar al-Asŭad (arabe الحجر الأسود) estas la fama Ŝtono Nigra kiu estas en la nordorienta angulo de l' Kaaba. Ĝi estas neregula aerolito ovforma ĉirkaŭita de oro. Kiam Abrahamo volis konstrui la Kaabaon, la ŝtono venis spontane kaj li rekomendis ke homoj kisu fide la ŝtonon.

Haĝar al-Asŭad estis menciita kiel objekto de adoro de Maksimo Tirio en la 2-a jarcento, laŭ li, ĝi estus persa simbolo de Saturno.

Laŭ Ibn Abbas, la Profeto Mohameto diris ke ĝi venis el paradizo kaj estis blanka kiel lakto, sed fariĝis nigra pro la pekoj de milonoj da homoj kiu kisis ĝin.

Laŭ legendo, en la fino de l' mondo, ĝi havos okulojn por rekoni tiujn kiuj kisis ĝin, kaj langon por rakonti tion al Dio.