Haŭtero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haŭtero estas skvameto, kiu elfalas el la haŭto, plej ofte el la kaphaŭto. Spite la fakton, ke estas normale ke la haŭtoĉeloj mortas kaj formas skvamojn, kelkaj personoj, ĉu kronike ĉu kiel rezulto de kelkaj malsanoj, suferas tro grandan kvanton de tiu fenomeno, kion povas akompani jukado, haŭtruĝiĝo kaj iriteco. La plimulton de kaŭzoj oni povas traktadi per speciala ŝampuo aŭ per hejmaj rimedoj.