Haarlemmermeer
Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando
Haarlemmermeer ( aŭskulti) estas nederlanda poldero kaj samnoma komunumo en la suda parto de la nederlanda provinco Norda Holando (Noord-Holland). Dum la jarcentoj antaŭ la polderigo en la jaroj 1849-1852, la Haarlemmermeer estis enorma akvoareo. La Haarlemmermeerpoldero estas ekde 1852 areo kaj poldero sudokcidente de Amsterdamo. La signifo de la nomo Haarlemmermeer estas Lago de Haarlem.
La Haarlemmermeer estas ĉirkaŭata de t.n. ringvaart (ringokanalo). En la nordorienta parto situas la Flughaveno Schiphol. Je la 29-a de aŭgusto 2007 en Hoofddorp naskiĝis la 140 000-a loĝanto de la komunumo.