Hajdúszovát
Aspekto
Hajdúszovát [hajdUsovAt] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúszoboszló.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 58 km²
- Loĝantaro: 3200
- Poŝtkodo: 4212
- Telefonprefikso: 52
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hajdúszovát situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj inter Derecske kaj Hajdúszoboszló.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio okazis en 1332. Pli frue la tataroj forbruligis la komunumon en 1241. Tio ripetiĝis en 1594, poste la loko apartenis al Transilvanio, sed hajduka setlejo neniam estis. En 1787 klasikisma kalvinana preĝejo, en 1794 pastrejo konstruiĝis. En 1948 kolĥozoj formiĝis.
Vilaĝservoj estas lernejo, 2 kuracejoj, dentokuracejo, bestokuracejo, apoteko, infanĝardeno, biblioteko, familihelpa servo kaj bebohelpa servo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalvinana preĝejo (Hajdúszovát)
- Apud la vilaĝo kurgano.