Hajdelberga Katekismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hajdelberga Katekismo de 1563

La Hajdelberga KatekismoHeidelberga Kateĥismo, latine Catechesis Palatina, estas la plej disvastiĝinta katekismo de la reformita eklezio. Ĝin verkis la teologoj Zacharias Ursinus kaj Caspar Olevian (ambaŭ lernantoj de Johano Kalvino) laŭ komisio de princo-elektisto Frederiko la 3-a de Palatinato.

La unua eldono de la katekismo aperis en 1563 en germana lingvo. Esperantan tradukon fare de pastro William John Downes eldonis Ekumena Ligo (t.e. la germana sekcio de KELI) en 1967.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]