Halioto
Vivanta abalone en baseno montranta epipodium kaj tentaklojn, antaŭa parto dekstre. | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Halioto estas malgranda aŭ tre granda manĝebla marheliko, nome mara molusko el la familio Haliotedoj kaj la genro Haliotis. Tiu genroi grupigas multajn speciojn de unu-ŝelaj maraj moluskoj troveblaj en malprofundaj marbordaj akvoj. Ili vivas en malvarmaj ĝis moderklimataj kaj subtropikaj akvoj de la Norda kaj Suda Hemisferoj. Komunaj nomoj de ĝi estas ankaŭ orelo-obuso, marorelo, kaj abalone en Usono, muttonfish aŭ muttonshell en Aŭstralio, ormer en Britio, perlemoen en Sud-Afriko kaj pāua en Nov-Zelando.
La familio Haliotedoj enhavas nur unu genron, nome Haliotis.
Minaco de malapero
[redakti | redakti fonton]Halioto estas bongustaĵo tre dezirata de frandemuloj en Bretonio kaj Azio. Ĝia perlamoto ankaŭ estas tre dezirata (ekzemple por gitaraj sontruoj). Ĉar ĝi estas sufiĉe malofta, ĝia prezo estas alta, kio kondukas al troa ekspluatado de ĝiaj provizoj, kio kondukas al ĝia malapero de granda parto de la marbordoj vizitataj de amatoraj aŭ specialigitaj profesiaj fiŝkaptistoj, kaj eĉ ŝtelĉasistoj.


