Halmahera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Halmahero)
Halmahera
insulo [+]

AkvejoPacifiko
InsularoMolukoj

Supermara alteco1 635 m [+]
Koordinatoj0° 39′ N, 127° 54′ O (mapo)0.65127.9Koordinatoj: 0° 39′ N, 127° 54′ O (mapo)
Ĉefa lokoSofifi
Plej alta punktoGamkonora
- alteco1 635 m

Longo366 km (227 mi)
Larĝo159 km (99 mi)
Areo17 780 km² (1 778 000 ha) [+]
Loĝantaro180 000 [+]

Halmahera (Indonezio)
Halmahera (Indonezio)
DEC
Halmahera
Halmahera
Map
Halmahera
Vikimedia Komunejo:  Halmahera [+]
vdr

Halmahera (ankaŭ konata kiel JailoloGilolo, foje ankaŭ esperantigata Halmahero) estas la plej granda insulo de la moluka insularo. Ĝi estas parto de la provinco Nordaj Molukoj kaj Sofifi, la ĉefurbo de la provinco, situas sur la okcidenta marbordo de la insulo.

Halmahera kovras terareon de 17 780 km ² kaj en 1995 havis 162 728 loĝantojn. Laŭ la nuna stato proksimume duono de la insulaj loĝantoj estas islamanoj kaj duono estas kristanoj. Historie la insulo loĝatas de diversaj etnoj, kiuj en la sudo de la insulo parolas malaj-polineziajn lingvojn, en la nordo okcident-papuajn lingvojn. La insulo ĉiam estis relative maldense loĝata, nun la loĝdenso estas proksimume 10 homoj po kvadrata kilometroj, kaj pli grandaj urboj ne estas. En la mezepoko la insulo estis dominata de la kulturoj de du multe pli malgrandaj insuloj okcidente de Halmahera, nome Ternate kaj Tidore, kie evoluiĝis potencaj sultanlandoj, kiuj riĉiĝis pro produktado de kaj komercado per spicoj.

Dukono estas aktiva vulkano en la norda pinto de la insulo, samregione situas la vulkano Gamkonora, 1635 metrojn alta, sekve la plej alta insula punkto, kiu lastfoje erupciis en 2007. Monto Ibu estas plia aktiva vulkano en la nordokcidenta marbordo de la insulo, kaj estas pliaj insulaj vulkanoj. La insuloj estas la nordokcidenta limo de la aŭstralia kontinento.

Halmahera maro estas regiona maro en la centr-orienta parto de la Aŭstralazia Mediteranea maro. Ĝi estas ĉe ĉirkaŭ 1°S kaj 129°E kaj estas limigita per la Pacifika Oceano norde, Halmahera okcidente, Vaigeo kaj Okcidenta Papuo oriente, kaj Serama maro sude.

indiĝena insulano, de la etno de togutiloj
nikela minejo sur la insulo