Haluŝkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haluŝkoj estas nacia slovaka manĝaĵo, farata el terpoma pasto. La pasto estas dispecigata je malgrandaj neregule globformaj pecetoj, kiuj estas poste kuirataj en akvo.

La plej tipa slovaka haluŝka manĝaĵo estas haluŝkoj kun brindzo, al kiuj oni tipe aldonas lardopecojn kaj trinkas acidan lakton. Tamen oni povas manĝi ilin ankaŭ kun brasiko, aŭ kiel dolĉan pladon kun papavo aŭ/kaj marmelado.

La senneologisma (sed malpreciza) esprimo, per kiu oni povas priskribi haluŝkojn, estas nokoj.

Slange la vorto haluŝkoj (slovake: halušky) povas esti uzata en la signifo halucinaĵoj, aŭ pli ĝenerale neklaraj, konfuzaj aŭ ne veraj asertoj aŭ aferoj.