Hande Kader

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hande Kader dum Istanbul Pride 2015

Hande KADER estis turka transgenra virino, kiu politike aktivis pri la defendo de GLAT-rajtoj.

Ŝi iĝis konata de milionoj da turkoj kiel figuro de la Turka GLAT-a movado post kiam oni fotografis ŝin en la antaŭfronto de la rezisto kontraŭ la polico, kiu subpremis la 2015-an GLAT-fieran eventon en Istanbulo.

Aktivismo[redakti | redakti fonton]

Hande Kader konatiĝis dum la marŝo por GLAT-a fiero en Istanbulo, post kiam ŝi alfrontis la policon post kiam la guberniestro malpermesis la marŝon.

Pro sia aktivismo, Hande Kader estis priskribata kiel "ikono" aŭ "heroino" de la GLAT-fiera marŝo. Ŝia vizaĝo estis rekonebla de milionoj da turkoj pro sia gazetara famo post la fier-marŝo de 2015.

Ŝia kunloĝanto deklaris al la gazetaro, ke ŝi ĉeestis ĉiun gejfieran marŝon pro tio, ke ŝi estis konvinkita pri la graveco de sia batalado. Ŝin precipe tuŝis la mortoj de transgenruloj; ekde 2008, pli ol 2000 transgenruloj estas murditaj en Turkio.

Murdo[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2016, ŝia kunloĝanto Davut Dengiler raportis ŝian malaperon, kiam ŝi ne revenis hejmen la venontan semajnon. Oni trovis ŝian korpon, seksperfortita, mutilita, kaj brulita, flanke de la vojo en la Zekeriyaköy-a luksa kvartalo la 12-an de aŭgusto 2016. Kvankam tre mutilita, la korpo de Kader estis identigita de Dengiler en la urba kadavrejo helpe de proteziko.

Kader laboris en la seksindustrio kiel amoristino, kaj oni laste vidis ŝin eniri la aŭton de kliento. Ŝi aĝis 23 jarojn kiam ŝi mortis. La oficiala mortokaŭzo ankoraŭ ne estas disponata, sed oni vaste konjektas, ke Kader estis brulita vive. Ankaŭ ekzistas raportoj, ke la korpo estis brulita post ŝia morto, eble por malhelpi la identigon de la murdinto aŭ murdintoj.

Reago[redakti | redakti fonton]

Post ŝia morto estis publika ekkrio kontraŭ la mistraktado de transgenraj personoj en la Turka socio. La 21-an de aŭgusto okazis marŝo en Istanbulo honore de Hande Kander, en kiu partoprenis centoj da homoj, inkluzive de kelkaj anoj de la turka parlamenta opozicio kaj diversaj GLAT-asocioj naciaj kaj lokaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]