Haveno Bahía de Algeciras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imagen del puerto de Algeciras.

Inter la havenoj de Hispanio elstarindas la haveno de Algeciras [179], la sola en Hispanio konsiderata kiel monda unuaklasa haveno pro ĝia altega movado de pasaĝeroj kaj varoj.

La hispana marbordo de la Golfeto de Algeciras troviĝas okupata de havenaj instalaĵoj, administrataj arope de la Autoridad Portuaria Bahía de Algeciras (Havenaŭtoritato). Kvankam nur la domaraj kernoj de Algeciras kaj de La Línea de la Concepción tuŝas la golfeton, estas havenaj instalaĵoj ankaŭ en la resto de la marbordo (apartenanta al la municipoj de Los Barrios kaj San Roque). Tiu ampleksa havenareo nomiĝas oficiale Puerto Bahía de Algeciras.

Ĝi estas la unua haveno de Hispanio kaj de la Mediteraneo kaj troviĝas inter la 25 unuaj havenoj de la mondo. En 2004 superis la 65 milionoj de tunoj de totala trafiko kaj pli de 2,9 milionoj de Teu. Totalas pli de 10 km de dokoj.