Hebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebo Hermitage St Petersburg

Laŭ la helena mitologio, Hebo estis la filino de Zeŭso kaj Hera. Ŝi estis la diino de la juneco, protektante la novgeedzojn. En la roma mitologio, oni nomis ŝin Juventas. Ŝi loĝis en Olimpio. Tie, kiel vinverŝistino, ŝi servis ambrozion kaj nektaron, per kiuj la dioj nutris sin.

Post la diigo de Heraklo, ŝi edziniĝis kun li.

Iun tagon ŝi faligis sian pokalon, kaj ŝi tiom hontis pro tio, ke ŝi kaŝis sin por ĉiam.

Iom poste Zeŭso enamiĝis en Ganimedo, la filo de Tros, kaj forrabis lin. Ganimedo anstataŭis ŝin, kiel vinverŝisto. Kaj tiel li aperas, kiel konstelacio, sub la nomo de Akvisto.