Heidemarie Wieczorek-Zeul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heidemarie Wieczorek-Zeul en 2009

Heidemarie Wieczorek-Zeul [HAJdemari VIĉorek-COJL] estas germana politikistino. Ŝi naskiĝis la  21-an de novembro 1942(nun 1942-11-21) en Frankfurto-ĉe-Majno, do nun estas 81-jara. Inter oktobro 1998 kaj novembro 2005, en du registaroj de socialdemokratoj kaj verduloj gvide de Gerhard Schröder, kaj triafoje inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvide de Angela Merkel, ŝi estis federacia ministrino pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo de Germanio, dum la tria periodo en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Ŝi reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.

Eksteraj ligiloj

greke persona retejo Informoj pri Heidemarie Wieczorek-Zeul en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)