Heinrich Martens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de Moskauer Deutsche Zeitung; eldonisto estas Martens

Heinrich MARTENS (ruse: Генрих Генрихович Мартенс[1]; naskiĝinta en 1956 en Donecko) estas rusia kulturaktivulo kaj eldonisto. Li apartenas al la minoritato de la rusiaj germanoj. Li fondis Internationaler Verband der deutschen Kultur (IVDK), prezidantis ĝis 2022 ĉe Föderale Nationale Kulturautonomie der Rußlanddeutschen (FNKA)[2] kaj eldonas la gazeton Moskauer Deutsche Zeitung (MDZ).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Heinrich Martens originas el menonitisma familio. En 1974 li finis la lernejajn studojn kaj laboris ĝis 1981 i.a. ĉe la esplorsekcio pri teknikaj trejnigiloj de ĉe la Donecka universitato. En 1986 li trapasis ekzamenon por mineja inĝenierado ĉe la Donecka politekniko kaj laboris ĝis 1991 por la karbo-industrio de Sovetio. Poste Martens engaĝiĝis kaj Rusie kaj internacie por la rajtoj kaj kulturo de la rusiaj germanoj. Li vivas en Moskvo; lia edzino Olga Martens ankaŭ engaĝiĝas kulture.[3]

Engaĝiĝo porminoritata[redakti | redakti fonton]

Fondis li en 1989 la doneckan filion de la sovietgermana klubo Wiedergeburt kaj en 1991 Internationaler Verband der deutschen Kultur. De tiam li organizis multajn tutrusiajn kaj interregionajn kulturfestivalojn kaj klerigajn respektive lingvajn spektaklojn. Ŝtata apogo oftis por ĉio tia. De 1992 li membras ĉe interŝtata komitato Zwischenstaatliche deutsch-russische Kommission für die Probleme der Rußlanddeutschen. Meze de la 1990-aj jaroj li instigis la fondon de la porjunulara ne-registara organizaĵo Jugendring der Rußlanddeutschen.

En 1997/98 sukcesis la renaskiĝo de la germanlingva gazeto Moskauer Deutsche Zeitung; li ankaŭ establis la eldonejon IVDK-Press kaj la porinfanan periodaĵon Schrumdirum kiu ja taŭgas ankaŭ kiel lingvolernilo.

De 2004 li partoprenis ĉe Peterburga Dialogo, ŝatata dialogforumo inter germanaj kaj rusaj politikistoj. De 2005 Martens membras ĉe la laborgrupo de la komisiono pri naciaj aferoj de Duma-parlamento kaj ricevis en 2007 honoron fare de la Ministerio pri regiona evoluigo de la Rusia Federacio pro liaj meritoj pri plibonigo de internaciaj kontaktoj. En 2018 Vladimir Putin nomumis lin komisiito dum la balotado por la ruslanda prezidanteco.[4] En 2019 elmigrintaj aktivuloj en Germanujo protestis kontraŭ duba utiligo de germanaj monrimedoj fare de diversaj enrusiaj organizaĵoj.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Мартенс Генрих Генрихович - член МАИИКРН."
  2. "25 Jahre FNKA RD - Heinrich Martens: Das Team hat und wird alles tun, was in der Realität möglich ist.“ - Ĉe: Rusdeutsch.eu, 25.12.2022
  3. "Olga Martens: Es ist notwendig, die Kultur der Russlanddeutschen zu bewahren. Dabei muss bei sich selbst angefangen werden." - Ĉe:Rusdeutsch.eu, 26.6.2021
  4. "Центризбирком обнародовал первую часть списка доверенных лиц Владимира Путина."
  5. "Erfolgreicher Protest gegen Martens." - Ĉe: RD-Zeitung, 29.5.2019