Hejőpapi
Aspekto
Hejőpapi estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tiszaújváros.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 17 km²
- Alto super marnivelo: 95 m
- Loĝantaro: 1240
- Poŝtkodo: 3594
- Telefonprefikso: 49
Situo
[redakti | redakti fonton]Hejőpapi situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Miskolc-Mezőcsát. La lasta urbo kaj Emőd troviĝas po 10, Tiszaújváros 13, Nyékládháza 14, Polgár 20, Miskolc 21 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua skriba mencio devenis el 1261 en formo "Poph", tiam apartenanta al episkopejo de Eger. En la 16-a jarcento la turkoj bruldetruis kaj senhomigis la komunumon. En 1906 la fervojo atingis la vilaĝon. En 1944 bomboatako okazis. Vilaĝservo estas infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo, en 1964 tute bruldetruiĝis, post 2 jaroj nova preĝejo konstruiĝis
- romkatolika preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino
- fiŝkaptista lago
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Hejőpapi naskiĝis kalvinana episkopo Károly Makláry.