Tiszaújváros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tiszaújváros
Tiszaújváros légifotó1.jpg
Flag of Tiszaújváros.svg
Flago
HUN Tiszaújváros COA.jpg
Blazono
Areo 46 km² (4 600 ha)
Loĝantaro 16 168
Poŝtkodo 3580
Telefona antaŭkodo 49
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tiszaújváros
Retpaĝo: www.tiszaujvaros.hu

Tiszaújváros [tisau:jva:roŝ] (malnova nomo estis Szederkény [sederkEnj], poste ekde 1905 Tiszaszederkény, inter 1970–90 nomita kiel Leninváros (=Leninurbo)) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tiszaújváros, kies centro ĝi estas.

Aerfoto pri Tiszaújváros

Situo[redakti | redakti fonton]

Tiszaújváros situas sur ebenaĵo, en dekstra bordo de Tiso, (kontraŭe situas Polgár), (kunfluejo de Sajó estas proksime), laŭ ĉefvojo Miskolc-Nyékládháza-Nyíregyháza, (aŭtoŝoseo M3 preteriras), fine de fervojo el Miskolc.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiszaújváros estas regiona centro de la elektro- kaj kemiaĵproduktado. La vilaĝo Szederkény estis unuafoje menciita en 1268. Ĝi estis dum regado de Karolo la 1-a (Hungario) reĝa bieno, poste parto de la bienego de Ónod. Ĝi estis posedaĵo de la Rákóczi-familio, detruis ĝin la turkoj en 1638, sed Zsuzsanna Lorántffy en 1651 resetligis per hajdukoj. Post malvenko de la Rákóczi-liberecbatalo, la Habsburgoj okupis ĝin en 1711.

Aerfoto pri Tiszaújváros

La Tisa Energicentralo estis finkonstruita en 1957, ĝi havis la povumon de 200 megavatoj kaj estis hejtita per karbo. Tiu centralo estis plilarĝigita inter 1971 kaj 1978 per kvar nafto- kaj tergashejta bloko, al povumo de 1000 megavatoj. Alia granda uzino estas la Tisa Kemia Kombinato, kiun oni konstruis en kadro de la 2-a kvinjara plano. Unua parto de la uzinego estis la farbaĵfrabriko, kiu komencis la produktadon en 1961 (ĝi estas ekde 1994 en posedaĵo de Akzo Nobel). Post la unua parto, oni konstruis sintez-sterkan (1964), plastaĵ-bazmaterialan (1966), polietilenan (1970) kaj olefinfabrikon (1975). La naftorafinejo funkciis ekde 1980 per plena povo (3 milionoj da t), ĝi estas ekde 1991 posedaĵo de MOL.Rt.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]