Świętochłowice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Świętochłowice
germane: Schwientochlowitz

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Świętochłowice (Pollando)
Świętochłowice (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Świętochłowic
Provinco Silezia provinco
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Urba
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 3487000 (Katowice)
Urborajtoj 1947
Koordinatoj 50° 18′ N, 18° 55′ O (mapo)50.318.916666666667Koordinatoj: 50° 18′ N, 18° 55′ O (mapo)
Areo 13,22 km²
Loĝantaro 55065 (en 2006)
Loĝdenso 4 165 loĝ./km²
Poŝtkodo 41-600 do 41-608
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodo SW
TERYT 247601 1
Estro Daniel Beger
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro ul:Katowicka 54
Retpoŝto de estraro prez@swietochlowice.pl
Poŝtkodo de estraro 41-600
Telefono de estraro 032-349-18-00
Fakso de estraro 032-349-18-12
Poŝto de estraro um@swietochlowice.pl
Ĝemelaj urboj (Nederlando) Heiloo
(Ĉeĥio) Nový Jičín
(Aŭstrio) Laa an der Thaya
(Hungario) Tiszaujvaros
(Slovakio) Rimavská Sabato
Komunuma retejo http://www.swietochlowice.pl
vdr

Świętochłowice - elparolo laŭ sistemo IFA [ˌɕvʲɛntɔxwɔˈviʦɛ]; germane: Schwientochlowitz, prononco [ŝvjentoKLOvic] kaj en la nuna silezia dialekto de la pola Śwjyntochlowice) estas urbo en la nuna Silezia provinco en suda parto de Pollando kun loĝantaro de 55 500 homoj (2005). Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj urbo de Eŭropo. Ekde 1999, ĝi estas parto de vojevodio Silezio, antaŭe ĝi apartenis al vojevodio Katowice (19751998).

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo de la komunumo okazis plej verŝajne en la 12-a jarcento, la unua mencio de la komunumo estas datita al 1313. Alterne parto de Bohemio kaj de iuj konkuraj sileziaj duklandoj, ekde 1526 ĝi estis parto de Aŭstrio, plej laste tiam estis dokumentite germanlingva, kaj ekde 1742 apartenis al prusa Silezio, do ekde 1871 estis parto de la Germana Regno.

Kvankam en la plebiscito en Supra Silezio la 20-an de marto 1921 la loĝantoj de la urbo Schwientochlowitz voĉdonis resti parto de la Germana Regno kun 51,9% de la voĉoj,la urbo kiel la tuta orienta Supra Silezio, estis tamen atribuita al la Dua Pola Respubliko en 1922, malobee al internacia juro. La urbo forlasis la distrikton Beuthen kaj iĝis parto de la aŭtonoma Silezia Provinco je nova nomo Świętochłowice kun propra distrikto. Oni malfermis tie en 1943 la Deviglaborejon Zgoda apartenanta al nazia koncentrejo Aŭŝvico. Ĝin uzis la komunista registaro ekde januaro de 1945 ĝis novembro (mortis 2500 arestitoj). Świętochłowice estas urbo ekde 1947 kaj nun estas eksterdistrikta urbo.

{{projektoj}

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Spacerując po Świętochłowicach (Promenante tra Świętochłowice) – Marian Piegza, Iwona Szopa, ISBN 83-915649-2-4
  • Dawne Świętochłowice (Malnova Świętochłowice) – Marian Piegza, ISBN 83-907657-8-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]