Hel (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hel (mitaro))
Hel
mortodio
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Originala nomo Hel
Sekso ina
Specio jötun (giganto)
Patro Loki
Patrino Angrboða
Gefratoj FenriroJörmungandr • Nari • Váli • Sleipnir
Edzo/Edzino Dyggvi
vdr

Hel estas en la ĝermana mitologio la nomo kaj de malsupra mondo kaj ankaŭ de ĝia regantino.

La diino el la gento de la gigantoj[redakti | redakti fonton]

Hel, kiel diino de la mortintoj, estas la filino de Loki kaj de la gigantino Angrboda. Tamen, ŝi ne apartenas al la gento de la dioj Azoj, sed al la gigantaro. Ŝia haŭto estas duonparte normalkolora, duonparte blu-nigra; tio signifas, ke ŝi estas duone vivanta, duone morta. Kune kun ambaŭ siaj gefratoj, la lupo Fenrislupo kaj la serpento Midgardserpento, ŝi estis alportata de la dioj azaj ĝis Asgard, ĉar la dioj havis timon pro la geinfanoj de Lokio.

La malsupra mondo[redakti | redakti fonton]

Kiel malsupra mondo, Hel aŭ Helheim estas la subtera mondo de la mortintoj, kiu kuŝas sub la radikoj de la arbego de la mondoj, la frakseno Igdrasilo, skribita en la sagaoj islandaj: Yggdrasil, transe de la rivero de la Morto, Gjöll.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ŝia nomo donis la vorton hell kiu signifas infero anglalingve.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]