Helena Blavatskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Blavatskij

Helena Petrovna BLAVATSKIJ (denaske Helena von Hahn; post la unua edziniĝo ruse Елена Петровна Блаватская, post la dua edziniĝo Helena Betanelly; n. la 12-an de aŭgusto 1831 en Jekaterinoslav, nuntempe Dnipropetrovsk, Ukrainio; m. la 8-an de majo 1891 en Londono) — verkistino, religia filozofino pri teozofio. De 1848 ĝis 1875 ŝi vojaĝis ĉirkaŭglobe trifoje kaj dum 2 jaroj vojaĝis en Hindio. En 1875 en Nov-Jorko ŝi fondis la Teozofian Societon (Theosophical Society от theosophy). Plejparte ŝia agado okazis en Usono, Britio kaj Hindio. Siajn ĉefajn verkojn ŝi skribis angle. Helena BLAVATSKIJ kaj ŝiaj verkoj influis la kreadon de rusa komponisto-pianisto Aleksandr Skrjabin.

Verkoj

  • Iriso malvualita (Isis Unveiled, 1877)
  • La sekreta instruo (The Secret Doctrine, 1888)
  • La voĉo de la silento (The Voice of the Silence, 1889)
  • La ŝlosilo al teozofio (The Key to Theosophy, 1889)
  • Kolektita verkaro en 15 volumoj, eldonita de Boris de Cirkof (Collected Writings)

Eksteraj ligiloj