Helioapero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siriuso estas la fiksa stelo kun la plej granda ŝajna grando kaj unu kies aspekto preskaŭ neŝanĝeblas.

Helioapero estas apero de astro super la horizonto dum kelkaj momentoj antaŭ la sunsuriro kaj ĝia malapero en la lumigita ĉielo pro la apero de la Suno. Ne konfuzu kun kosmoapero.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dum la helioapero, la astro suriras la horizonton sed ne estas videbla pro la denseco de la atmosfero. Iom post iom ĝi estas ekvidebla kvankam la ĉielo heliĝas ĉar ĝi estas pli alte super la horizonto.Post nur kelkaj minutoj la astro malaperas en la heleco de la komencanta tago. Tago post tago, la suno aperas pli oriente rilate al la steloj, pro la rondiro de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Do la helioapero iĝas, tago post tago, pli kaj pli longa videbleco de tiu astro antaŭ la sunsuriro, dum kiu la heleco de la ĉielo estas tiom granda ke la astro malaperas en tiu heleco.

Ne ĉiuj astroj havas helioaperon. Laŭ la latitudo, iaj astroj neniam subiras, ili estas ĉirkaŭpolusaj do ĉiam videblaj. Krom tiuj astroj, ĉiuj kiuj suriras havas necese helioaperon.

La helioapero koncernas kutime ĉefe la steloj kaj la planedoj.

Inverse ekzistas la heliomalapero: kiam la astro estas ekvidebla en la malheliĝo de la ĉielo post la sunsubiro ĵus antaŭ ol mem subiri.

Helioapero kaj heliomalapero[redakti | redakti fonton]

Por nordhemisfera observanto, astroj, najbaraj de la ekliptiko aŭ sude de ĝi, kiel Siriuso aŭ Beltegeŭso, neniam estas videblaj ĉirkaŭ ĝiaj konjunkcioj, dum la nokto inter ĝia heliomalapero kaj ĝia helioapero. Male por astroj vere nordaj de la ekliptiko, kiel Arkturo aŭ Altairo, la helioapero okazas antaŭ la heliomalapero de la pasinta jaro. Do la astro estas videbla la tutan jaron kaj dum ĝia konjunkcio ĝi estas videbla vespere post la sunsubiro kaj matene antaŭ la sunsuriro.

Precizaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Kosmoapero[redakti | redakti fonton]

Kosmoapero estas esprimo kiu priskribas la aperon de astro ĉe la horizonto samtempe kiel la sunsuriro.