Heller (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heller (Sieg))
Heller
Heller um alta akvo en Betzdorf
rivero
Bazaj informoj
Situo Hesio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato; Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 30,2 km
Fluo
Fonto norde de Würgendorf
Enfluejo en la Sieg (rivero)
- Alteco 190 m
Geografio
vdr

La rivero Heller estas 30,2 km longa, maldekstra alfluanto de la rivero Sieg en Heslando, Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato (Germanio). Ĝia akvokolekta baseno estas 204,231 km². La areo koincidas kun la Hellerbergland (montarlando de la rivero Heller), kiu estas la suda parto de Siegerland kaj la norda deklivode la mezmontaro Vestervaldo. Jam je la 24a de junio 1350 la rivero estis menciita en dokumento kiel „Helre“.[1]

Iro[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La rivero Heller fontas en la okcidenta parto de Heslando, en la Lahn-Dill-distrikto, iom oriente de la limo alNordrejn-Vestfalio, ĉe la montselo inter la 560,7 m alta monto Donnerhain en la okcidento kaj la ĉirkaŭ 578m alta Sinnerhöfchen en la oriento. Ambaŭ pintoj apartenas al la masivo Kalteiche, la sudoriento etendiĝo de la montaro Rothaargebirge, kies ĉefa pinto situas norde de la fonto. La monto „Sinnerhöfchen“ situas sur la akvodislimo Lahn-Sieg.

La fontareo de la Heller troviĝas en „Staatsforst Haiger“ (ŝtata forsto) ĉirkaŭ 2,5 km norde de la komerca kaj industria areo „Haiger-Kalteiche“ nordokcidente de Haiger, apud la nordorienta nordrejn-vestfalia Würgendorf (distrikto Siegen-Wittgenstein), urboparto de Burbach. Apud la fontejo, kiu estas en alteco de ĉirkaŭ 490 m, troviĝas unu el pluraj kruciĝoj de la federacia strato B 54 kun la A 45.

Supra kaj meza riverparto[redakti | redakti fonton]

Komence la rivero fluas paralele al la limo inter Norrejn-Vestfalio kaj Hesio tra sudo de la masivo Kalteiche suden, ĉe la nordorienta vilaĝrando de Würgendorf ĝi pasas la limon al Nordrejn-Vestfalio kaj turnas sin okcidenten en la valo de la meza Heller.

la rivero Heller ĉe la norda rando de Burbach

La Heller nun fluas tra la t.n. Freier Grund (libera teritorio) en unue okcidenta ĝis sudokcidenta, poste nodokcidenta direkto tra la sudo de Siegerland de Würgendorf trans Burbach al la urboparto Wahlbach, kie alfluas de maldekstre la rojon Buchheller. Ĝi atingas fine Neunkirchen. En Neunkirchen alfluas la Wildebach.

Malsupra riverparto kaj buŝiĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde la alfluejo de la Wildebach en Neunkirchen Heller denove turnas sin sudokcidenten.

Post 16,59 km la Heller transas la limon al Rejnlando-Palatinato, kie ĝi en la distrikto Altenkirchen atingas la lokojn Herdorf, Grünebach kaj post la alfluo de la rivero Daade, Alsdorf.

En Betzdorf ĝi enfluas en alteco de ĉirkaŭ 210 m la riveron Sieg. La avaraĝa akvokvanto tie estas 3,8 m³/s[2]

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

La tabelo montras la plej grandajn flankriverojn de Heller ekde la fonto ĝis la anbuŝiĝo-

nomo flanko longeco (km)[3] akvokolekta areo (km²)[3] alteco de la enfluejo[4][5] DGKZ[3] trafluantaj lokoj (* enbuŝiĝo)
Siegenbach dekstre 0,81 0,76 414 m ü. NN 2722132 Würgendorf *
Höhbörnchen maldekstre 1,12 - alteco 400 m Würgendorf *
Bachseifen dekstre 2,27 1,84 390 m 272214
alfluo maldekstre 1,58 - 373 m 2722152 Burbach
alfluo dekstre 1,25 - 373 m
Ginnerbach maldekstre 2,21 2,51 355 m 272216 Burbach *
Burbach maldekstre 4,10 3,24 352 m 272218 Burbach *
Buchheller maldekstre 8,93 14,38 325 m 272229 Lippe, Burbach *
Gilsbach dekstre 4,34 7,25 310 m 272232 Gilsbach, Wahlbach *
Mischebach maldekstre 5,68 7,41 296 m 27224 Wiederstein *
Ballenbach dekstre 1,27 - 290 m
Volkersbach dekstre 3,21 5,35 285 m 272252
Wildebach dekstre 11,67 28,94 257 m 27226 Wilden, Salchendorf, Neunkirchen *
Seelbach maldekstre 4,59 5,95 254 m 272272 Altenseelbach, Neunkirchen *
Daadenbach maldekstre 3,05 3,02 248 m 2722732 Altenseelbach, Struthütten *
Dermbach dekstre 2,28 8,49 240 m 272274 Dermbach, Struthütten *
Sottersbach maldekstre 6,07 8,00 238 m 272276 Herdorf *
alfluo dekstre 1,97 - 220 m
Hohlgrünebach dekstre 2,54 2,31 200 m 272278 Grünebach *
Daade maldekstre 16,03 53,28 196 m 27228 Emmerzhausen, Daaden, Schutzbach, Alsdorf *
Steinrother Bach maldekstre 3,70 5,75 189 m 2722929 Alsdorf *
Imhäuserbach dekstre 4,96 5,05 188 m 272294 Offhausen, Herkersdorf, Alsdorf *

Ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

Karakteristike por la regiono Hellerbergland estas la profundaj valoj kun foliarbaroj en la valoj kaj picearoj sur la montj. La plej alta monto estas la Lipper Nürr kun alteco de 616,9m.

Vilaĝoj kaj urboj ĉe la rivero Heller[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Siegener Urkundenbuch Band I, Siegen, 1887, S. 201–204, Nr. 332.
  2. Mq-Wert bezogen auf das gesamte Einzugsgebiet (abgerundet)
  3. 3,0 3,1 3,2 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj TIM; $2
  4. Nordrhein-Westfalen 3D. Das interaktive Kartenwerk Version 1.5
  5. Rheinland-Pfalz - Landschaftsinformationssystem LANIS