Hellschreiber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
apero sur papero

Hellschreiber, skribsistemo "Hell" estas teletajpa sistemo inventita de la germana inĝeniero Rudolf Hell. La sistemo sendas literojn kodigitaj kiel bildoj. La baza patento en germanio estas de 1929. La sistemo estis uzata kaj per radio kaj per telefondratoj. Ĝi garantias legeblecon eĉ ĉe malbona kvalito de la kanalo aŭ telefonkonekto. Ĝis la 1980-aj jaroj ĝi estis grava por dissendo de gazetaraj novaĵoj, kiuj nun okazas per telefakso. Nun ĝi estas uzata ankoraŭ de radio-amatoroj.

Hellschreiber en Bletchley Park
Hellschreiber en Bletchley Park

Principo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu signo (litero) estas kodigita en rastro de 7 linioj kaj 7 kolonoj. La Hell-skribilo povas transsendi ĉiun signon, kiu povas esti desegnita sur tiu rastro. Tial la sistemo estis ankaŭ uzata en azio por tieaj alfabetoj. Nur simplaj japanaj aŭ ĉinaj literoj povas esti kodigitaj en rastro 7 x 7, ekzemple katakana. Kanji kun multaj strekoj ne eblas.

En la sendilo estas disko por ĉiu litero kun kamoj por la nigraj sekcioj. Post puŝo sur la skribklavo la koncerna kamodisko faras unu turniĝon. La kamoj produktas impulsojn de kurento kun diversa longeco laŭ la longeco de la nigra sekcio. La sekvanta bildo montras la moduladon de la unuaj tri kolonoj de la litero W. Skribdirekto estas de sube al supre.

En la ricev-aparato elektromagneto puŝas paperan strion al rotaciantan skrib-helikon en la ritmo de la ricevitaj impulsoj. La heliko rotacias kun 60 turniĝoj po sekundo. Dum ĉiu turniĝo de la heliko estas skribata unu kolono de la litero. Dum unu sekundo ĉ. 8,6 literoj estas skribataj, rapideco 420 bit/s.

Sur papero la teksto aperas en tiu formo. En tiu ĉi kazo la teksto aperas inklinita, ĉar sendilo kaj ricevilo ne estas sinkronaj. Por la legebleco tio ne gravas.

La granda avantaĝo de la Hell-sistemo kontraŭ morsado estas, ke la sistemo ne bezonas trejnitajn spertulojn je la sendila kaj speciale je la ricevila flanko. Ĉiu nespertulo povas legi la tekstojn.

Originale la sistemo konsistis el mekanikaj aparatoj. Dum la lastaj jaroj radioamatoroj evoluigis sistemojn, kiuj uzas softvaron, modemojn kaj komputilojn.

Korekto de eraroj[redakti | redakti fonton]

Se sendilo kaj ricevilo ne estas sinkronaj, tio nur havas la efikon, ke la literoj aperas inklinitaj, tamen estas bone legeblaj. Por faciligi tion, la skrib-heliko estas duobla kaj skribas ĉiun literon dufoje, produktante ĉiam minimume unu bone legeblan linion.

La sistemo ebligis tre altan gradon de legebleco ankaŭ je malbona kvalito de la kanalo aŭ kablo, ĉar la leganto povis imagi eĉ preskaŭ detruitajn literojn. Nur multe pli poste modernaj sistemoj atingis samajn gradojn de legebleco aplikante altgradajn moduladojn kaj aŭtomatajn erar-korektojn.

akustikaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Pri tiu ĉi sono Der Wikipedia-Slogan in Hell-Betriebsart ("Feld-Hell"-Modus)
("Wir sammeln das Wissen der Menschheit - auch Deines... WIKIPEDIA - Die freie Enzyklopädie", 0:46 min, 477kB, OggVorbis)

Patento[redakti | redakti fonton]

La patento, n-ro DE540849, fariĝis valida en germanio 1929-04-03. Je 1930-09-17 aldono kun n-ro DE541935 sekvis.

La patentdokumentoj en formato pdf povas esti legitaj je Deutsche Patent- und Markenamt (germana patent-oficejo), je Recherche -> Einsteiger. (en germana, helptekstoj en angla)

Variantoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj variantoj bazitaj sur la sistemo Hell estis evoluigitaj. Unu estas la sekvanta

malrapida feld[redakti | redakti fonton]

Malrapida feld estas modo de sendado kun tre malgranda bendolarĝeco, bazita sur la principo Hellschreiber. Tiu modo bezonas nur bendon de ĉirkaŭ 2 Hz. Se la ricevilo estas agordita en proksimeco de 20 Hz, la rezulto aperas. La rapideco de sendado estas inter 0,5 kaj 2 literoj po sekundo. Malrapida feld povas esti uzata, kiam ĉiuj aliaj metodoj de komunikado ne funkcias.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]