Henri de Saint-Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri de Saint-Simon

Henri de Saint-Simon [sensimon], en Esperanto Henriko de San-Simono (fakte Claude-Henri de Rouvroy, grafo de Saint-Simon; naskiĝis 17-a de oktobro 1760 Parizo; mortis 19-a de majo 1825 Parizo) estis aristokrato, oficiro ĉe la usona liberiga milito kaj ĵurnalisto; fondinto de la unua socialista skolo (vidu Sansimonismo).

Vivo

Saint-Simon batalis sub gvido de George Washington en Norda Ameriko, partoprenis en 1790–98 en Francio kun grafo Redern spekuladojn, sed mortis malriĉe.

Lia persona sekretario estis ekde 1817 Auguste Comte.

Saint-Simon fondis fruan utopian socialismon kun kristanaj influoj. Li havis la ideon pri industria socio kun nova moro.

Verkoj

  • Lettres d'un habitant de Genève (1802)
  • Réorganisation de la société européenne (1814)
  • L'organisateur (1820)
  • Système industriel (1821)
  • Le Catéchisme des industriels (1824)
  • Le Nouveau Christanisme (1825)

Literaturo

  • Paul Janet: Saint-Simon et le Saint-Simonisme. – Paris : Germer Baillière, 1878
  • Georges Weill: Saint Simon et son Œuvre : Un Precurseur du Socialisme. – Paris : Perrin, 1894
  • Georges Weill: L'Ecole Saint-Simonienne : son histoire, son influence jusqu'à nos jours. – Paris : F. Alcan, 1896
  • Maxime Leroy: La vie véritable du Comte de Saint-Simon (1760–1825). – Paris : Bernard Grasset, 1925
  • Mathurin Marius Dondo: The French Faust : Henri de Saint-Simon. – New York : Philosophical Library, 1955

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://technocratie.skynetblogs.be