Henriko de Upsalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henriko de Upsala)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Henriko
Sankta
Henriko de Upsalo
unua episkopo de Finnlando
Ceteraj titoloj (eble) episkopo de Upsalo
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
en Reĝlando Anglio
Morto ĉ. 1156
en Köyliö
Mortis per senkapigo vd
Mortigita de Lalli vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Profesio
Okupo kanoniko • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo, martiro
Kanonizo 1158
Festotago 19-a de januaro
Atributoj en episkopa vesto; paŝanta sur sian murdinton Lalli
Patroneco Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko (finne Henrik; svede Henrik; latine Henricus; mortis ĉirkaŭ 20a de Januaro 1156[1]) estis mezepoka angla pastro. Li venis al Svedio kun la kardinalo Nicholas Breakspeare en 1153 kaj eble estis nomumita kiel nova Ĉefepiskopo de Upsalo, sed la sendependa eklezia provinco de Svedio eble estis establitan nur en 1164 post la enlanda milito, kaj Henriko eble estis sendita organizi eklezion en Finnlando, kie jam estis kristanoj ekde antaŭ du jarcentoj.

Laŭ la legendo, li venis al Finnlando kun la reĝo Eriko la 9-a de Svedio kaj mortis kiel martiro, iĝante ŝlosila figuro en la loka Katolika Eklezio. Tamen, la aŭtenteco de la rakonto pri lia vivo kaj religiestreco estas amplekse disputita kaj estas historiaj registroj nek de lia naskiĝo, nek de lia ekzistado aŭ morto. Ĉiuj informoj pri li estas historie malcertaj. La plej frua fonto estas hagiografio verkita cent jarojn poste.

Kun sia supozita murdisto, kamparano Lalli, Henriko estas grava figuro en la frua historio de Finnlando. Lia festo estas celebrata de la majoritata Luterana Eklezio de Finnlando, same kiel de la Katolika Eklezio de Finnlando. Li estas memorata en la Liturgiaj kalendaroj de kelkaj protestantaj kaj anglikanaj eklezioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heikkilä 2005, paĝoj 55–62.