Henryk Witkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola esperantisto

Henryk WITKOWSKI (naskiĝis 1921 - mortis la 15-an de marto 1974 en Toruń) estis pola esperantisto, kiu dum 30 jaroj aktivis en la Movado kaj interalie prezidis la lokan filion de PEA. Post la Dua mondmilito, li helpis en sia urbo revivigi la movadon, gvidis kursojn, estis fakdelegito de UEA, lekciis pri la Internacia Lingvo en la Universitato de Toruń.