Hepata arterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hepata vaskulo)

La hepata arterio estas unu el la tri branĉoj de la ventra trunko, devena el la arterio aorto je nivelo de T12.

Tipoj de hepataj arterioj[redakti | redakti fonton]

  • propra hepata arterio: estas ties branĉoj la dekstra stomaka arterio aŭ pilora, kiu iras al la malsupra parto de la malgranda kurbo de la stomako kaj foje al la cista arterio, (normale branĉo de la dekstra hepata arterio), kiu zorgas pri la irigacio de la gala veziko, kaj krome venas al la dekstra kaj maldekstra hepataj branĉoj kiel finaj branĉoj.

La propra hepata arterio finfine irigacias la hepaton, fluas tra la denseco de la malgranda omento aŭ epiploo kun la portala vejno kaj la koledoko kaj atingas la hepatan hilion.