Hermann Franke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Franke, memortabulo en Schleusingen

Hermann FRANKE (naskiĝinta la 5-an de decembro 1847 en Weddersleben, mortinta la 16-an de septembro 1932 en Schleusingen) estis germana instruisto kaj geologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de matematiko kaj fiziko ĉe universitatoj en Halle (Saale), Berlino kaj Greifswald li doktoriĝis en 1874 en Jena pri filozofio. En 1879 li ekdeĵoris ĉe Hennebergia Gimnazio en la instruado de matematiko, fiziko kaj aliaj natursciencoj. Tie li karieris en 1893 je profesoreco; jam en 1910 pro orela malsano li pensiiĝis. En 1895 li estris la urban delegitan konsilion de Schleusingen al kiu li membris inter 1891 kaj 1912.

Lia pasio estis geologio. Fondis li la lokan filion de Turingia Geologia Societo kies honormembro li iĝis poste. Li ankaŭ kunfondis Thüringerwald-Verein kaj faris publikigojn pri geologio kaj mineralogio. Dum vojaĝoj kaj ekskursoj li kolektis ŝtonojn kiujn postmorte fare de la instruisto Paul Georgis iĝis havaĵo de fondaĵo. De 1934 kaj 1974 ili videblas en la muzeo Professor-Dr.-Franke-Museum. Nuntempe ili estas eksponitaj ĉe la Naturhistoria Muzeo de Schleusingen.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geologisches Wanderbuch für den Thüringer Wald. Enke, Stuttgart 1912.
  • Die Umrisse der Kristallflächen und die Anfertigung von Kristallmodellen. Enke, Stuttgart 1913.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]