Heroa legendo de Arslan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heroa legendo de Arslan
Originala titolo アルスラーン戦記
[Arusurān Senki]
Ĝenro fantasto, aventuro
Por kiu ŝoĝo
Mangailustrita romano
Aŭtoro Tanaka Joŝiki
Ilustristo Amano Joŝitaka (Kadokaŭa),
Tanno Ŝinobu (Kobunŝa)
Publikiginto Kadokaŭa Ŝoten (eksa)
Kobunŝa (nuna)
Aperdatoj 1986
Volumoj 13 (en 2012)
Animeo (filmo)
Reĝisoro(j) Hamacu Mamoru
Studio(j) Animate Film
Scenaro Mijaŝita Tomija, Takada Kaori
Muziko Curu Norihiro
Aperdatoj 17a de aŭgusto 1991
Daŭro 57 min.
Mangao
Aŭtoro Nakamura Ĉisato
Publikiginto Kadokaŭa Ŝoten
Magazino Asuka Fantasy DX
Aperdatoj novembro 1991 —
septembro 1996
Volumoj 13
Animeo (filmo)
Heroa legendo de Arslan II
Reĝisoro(j) Hamacu Mamoru
Studio(j) Aubec
Scenaro Macuoka Megumi
Aperdatoj 18 de julio 1992
Daŭro 60 min.
Animeo (ova)
Heroa legendo de Arslan III — VI
Reĝisoro(j) Amino Tecuro (III — IV)
Hamacu Mamoru (V — VI)
Studio(j) Movic, J.C.Staff
Scenaro Sugihara Megumi
Aperdatoj 21a de oktobro 1993
21a de septembro 1995
Epizodoj 4
vdr

Heroa legendo de Arslan (japane: アルスラーン戦記 [Arusurān Senki]) estas la titolo de japana fantasta serio de verkoj. La verkinto, Tanaka Joŝiki, komencis skribi sian ilustritan romanon "Heroa legendo de Arslan" en 1986 kaj daŭre skribas ĝin (almenaŭ en 2012), kun la nuna nombro de 13 romanoj kaj unu flankrakonto en la oficiala gvidlibro "Arslan senki tokuhon". Ĝi estis transformita en mangaon, du animeajn filmojn, kaj 4-epizodan nefinitan OVA-on.

En la 19-a jarcento, Naqib-ul-Mamālik (نقیب الممالک), reĝa rakontisto de la kortego de Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro, reĝo de Irano, iĝis populara pro la kreado la rakonto "Amir Arsalān-i Nāmdār", kaj la japana rakonto estas fantazio laŭ la simila persa rakonto. Multaj roluloj de "Heroa legendo de Arslan" havas nomojn de la persa epopeo Amir Arsalan.