Herono de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herono

Herono de Aleksandrio (ĉ. 10 – ĉ 70 p.K.) estis greka matematikisto kaj inventisto, kiu ĉefe interesiĝis pri praktika pristudo de mekaniko kaj inĝenierado. Li traktis multajn problemojn en sia verko Dioptra. Li estas konata nun pro la propozicio 1.8 de sia Metrica, alinomata Herona formulo. La manuskripto de Herona verko estis perdita dum jarcentoj antaŭ ĝia malkovro en 1894. Kompleta kopio troviĝis pli malfrue.

La supre donitaj vivdatoj de Herono estas tre malcertaj. Oni supozas, ke li mem vidis la lunan eklipson de la 13-a de marto 62; sed certe estas nur, ke li vivis post Arkimedo (-287-212) kaj antaŭ Pappos de Aleksandrio (ĉ. 300).

Eksteraj ligiloj

greke http://www.history.rochester.edu/steam/hero/index.html greke http://www.tmth.edu.gr/en/aet/5/55.html greke http://www.mlahanas.de/Greeks/HeronAlexandria.htm