Herr Mannelig (aŭ ankaŭ konata kiel "Herr Mannerlig") estas mezepoka, malnov-sveda balado, kiu temas pri la rakonto de trolino, kiu ŝatus esti homarano. Ŝi estas konvinkita, ke ŝi povas iĝi homo, se ŝi geedziĝos kun sinjoro Mannelig. Ŝi intencas superŝuti lin per donacoj, tamen li rifuzas precipe pro la manko de ŝia kristana kredo. La kanto ekzistas en multaj variaĵoj kaj ĝis nun ĝin ludis pluraj grupoj en diversaj lingvoj, tamen la baza rakonto ĉiam samas.
Ĉi-kadre la sveda prateksto klare reprezentas anakronismon. Ja temas pri mezepoka balado, sed Garmarna kaj aliaj ne uzas la "fornsvenska"n (t.e. la malnovnorda lingvo) por interpreti ĝin, tamen prefere formon de la pli posta "nysvenska" (novsveda), kiu ĉirkaŭ la tempo de Gustavo Vasa komenciĝis kaj poste pluevoluis al la "nusvenska" (nunsveda). Krome, kelkaj nekonsekvencaĵoj en la lingvostrukturo indikas, ke jenas teksto miksita kun elementoj de novsveda kaj nunsveda. Tial la lingvaĵo verŝajne egalas al tiu parolata en Svedio antaŭ 200–250 jaroj, sed kun kelkaj arkaikaj nuancoj.
Prezentita de
Inter la multnombraj artistoj, kiuj ludas tiun ĉi baladon en diversaj lingvoj, troviĝas ankaŭ konataj nomoj kiel