Heverlee

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heverlee (nederlande: [HE:v'rle:]) estas vilaĝo kiu dependas de la ĉefa municipo Loveno.

La vojnodo de Heverlee sudokcidente de Loveno estas la kuniĝo de la aŭtoŝoseo E40 kaj la fino de la E314.

Parto de la universitataj konstruaĵoj de la Katolika universitato de Loveno situas en Heverlee. La fakultatoj de la sciencoj kaj la inĝenieraj sciencoj havas tie siajn ejojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kasteel van Arenberg estas bela vizitinda kastelo en Heverlee proksime al Loveno. Ĝi estas ĉirkaŭita de parko.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Heverlee mortis hungara jezuita monaĥo István Muzslay.