Hidrargovapora lampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
hidrargovapora lampo

La hidrargovapora lampo kunigas en si la malaltan spacbezonon, la lumintenson kaj la favoran lum-spektron de la inkandeskaj lampoj kun la ekonomia energi-konsumo de la lumtuboj. La fabrikistoj promesas dudekjaran vivdaŭron por ĝi.

En la elektronika lampo oscililo induktas radio-frekvencajn signojn, kiuj eniras tra energiakonekta anteno en la vitrobalono, jonizante tie la ĉeestantan hidrargo-vaporon. La hidrargo-jonoj sub induktado trafas en alian energistaton, resonante dume en 254-nanometra ondlongo. La ultraviola radiado induktas la reflektan tegaĵon sur la interna flanko de la vitrobalono kaj ĝi elsendas videblan lumon. Per taŭga miksado de la reflekta tavolo, konsistanta el tri koloroj, oni povas fabriki diverskolorajn lampojn, inter ili nature ankaŭ la laŭnorman lampon inkandeskan. La lumefiko de la tradicia inkandeska lampo estas tre malalta, ĉar ĉirkaŭ 95 procentoj de la energio konsumata de ĝi transformiĝas en varmon. La efikeco de la hidrargovapora lampo estas ĉ. kvaroblo de la tradicia lampo: 25-vata lampo disradias saman lumon, kiel 100-vata inkandeska lampo kaj ĉar en la novaspeca lampo estas nenia filamento inkandeska, rapide forbruliĝanta, ĝi funkcias dum ĝia reflekta tavolo restas nedifektita. Laŭ mezuroj la lumintenso de la hidrargovapora lampo nur por 20-mil-hora uzado malaltiĝis ĝis 70 %.