Hilversum
Hilversum estas vilaĝo kaj komunumo en la nederlanda provinco Noord-Holland. Ĝi estas konata kiel la plej grava vilaĝo en la regiono 'het Gooi' proksimume en la centro de Nederlando. Ĝi situas en la sud-orienta angulo de la provinco, ĝiaj koordinatoj estas 52° 13′ N 5° 11′ O / 52.217 °N, 5.183 °O (mapo). En la komunumo loĝas 83.344 homoj (1-a de junio 2005) sur 46,19 km².
Jam ekde la komenco de la nederlanda radio, Hilversum estas la centro de la nederlanda radiofonio. Ne nur la publikaj stacioj dissendas el Hilversum, ankaŭ kelkaj komercaj. La urbodomo de Hilversum estis formplanita de Willem Marinus Dudok.
-
Urbodomo
-
Situo en Norda Holando
-
Malnov-katolika kirko
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.hilversum.nl greke http://www.sdu.nl/staatscourant/gemeentes/gem235nh.htm greke http://www.ehhv.nl greke http://www.mediapark.nl