Himno de Salcburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flago de Salcburgio

Himno de Salcburgio (germane: Salzburger Landeshymne) iel oficialas en Salcburgio, Aŭstrujo; verkis ĝin tekste la pastro Anton Pichler kaj muzike Ernst Sompek. La komencaj vortoj estas Land unsrer Väter[1] .

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia premiero estis en al 15.5.1928 fare de knaba bazlerneja ĥoro de la salcurga urbokvartalo Sankta Andreo, antaŭ koletiĝintaj parlamentanoj. En la 24.5.1928 la parlamento salcburgia deklaris ĝin oficiala himno, tamen sen eksplicita jurdokumenta publikigo de la deklaro. Nur en 1949 la landa edukada departemento almenaŭ rekomendis la lernon de la himno al ĉiuj lernantoj.

En aprilo 2023 la verkista societo IG Autorinnen Autoren atentigis ĉiujn aŭstriajn ministroprezidantojn pri la fakto ke ambaŭ verkistoj havis politike probleman sintenon. Ankaŭ himnoj de aliaj federaciaj landoj havus historiajn makulojn.[2] Sompek jam antaŭ Anschluss estis membro de NSDAP; en 1941 li taŭgigis la partihimnon Horst-Wessel-Lied por la kariljono de ĉe la salcburga Rezideja placo.[3] La teksto de la iam militgloriginta pastro estus kiĉa kaj parte de gramatika neglateco (ekz. la neeleganta Mozart-aludo en la dua strofo).

Kelkaj eĉ proponis tutan novan version.[4]

Teksto[redakti | redakti fonton]

1.
Land unsrer Väter, lass’ jubelnd dich grüßen,
Garten behütet von ew’gem Schnee,
dunkelnden Wäldern träumend zu Füßen
friedliche Dörfer am sonnigen See.
Ob an der Esse die Hämmer sich regen
oder am Pfluge die nervige Hand,
|: Land unsrer Väter, dir jauchzt es entgegen:
Salzburg, o Salzburg, du Heimatland! :|
2.
Wie aus des Ringes goldenem Reifen
funkelt der Demant, der Wunderstein,
grüßt aus der Hügel grünendem Streifen
Salzburg, die Feste im Morgenschein.
Und wenn die Glocken den Reigen beginnen
rings von den Türmen vergangener Zeit,
|: schreitet durch einsamer Straßen-Sinnen
Mozart und seine Unsterblichkeit. :|
3.
Sollten die Länder der Welt wir durchwallen,
keins kann, o Heimat, dir werden gleich.
Mutter und Wiege bist du nur uns allen,
Salzburg, du Kleinod von Österreich.
Scholle der Väter, hör’ an, wir geloben,
treu Dich zu hüten den Kindern als Pfand!
|: Du, der in ewigen Höhen da droben,
breite die Hände und schirme dies Land! :|

Himnoj neoficialaj[redakti | redakti fonton]

Eble pli populara ol la oficiala himno estas la kanto Mei Hoamat, mei Salzburg de Otto Pflanzl (tekste) kaj Julius Welser (melodie); alia konkuranto estas la marŝo Rainermarsch de Hans Schmid[5].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko de ĉiuj strofoj: 1. Lando de niaj patroj, ni salutas vin jubile. Via ĝardeno konsistas el neniam degelanta neĝo. Pacaj vilaĝoj kuŝas reve al la piedoj de malhelaj arbaroj. Martelegoj aktivas ĉe la kamentuboj kaj plugiloj en laboremaj manoj: ĉie ajn tonas al vi la voko: Salcburgio, Salcburgio, ho mia hejmlando! / 2. La mirakla diamanto brilas kun ora rando. Salutas la urbo Salcburgo el verda strio, kaj la citadelo en la matena krepusko. Kaj kiam komencis la sonoriloj la sonadon, piediras inter malnovaj turoj sur senhomaj stratoj pensante Mozart kaj ties senmorteco. / 3. Eĉ se ni trairas la landojn de la mondo, neniu el ili povas egali al vi, ho patrujo. Patrino kaj lulilo estas vi por ni sole, Salcburgio, juvelaĵo de Aŭstrujo. Tereno de la prapatroj, aŭskultu, ni promesegas vin teni kiel garantiaĵon por niaj idoj. Dio en la altoj, etendu la manojn kaj ŝirmo ĉi landon!
  2. "Kritik an belasteter Salzburger Landeshymne: kitschig-pathetischer Schollenschwulst." - Ĉe: Salzburger Nachrichten, 25.4.2023
  3. Ludwig Laher: "Das Horst-Wessel-Lied fürs Salzburger Glockenspiel." Ĉe: Der Standard, 13.6.2023
  4. "Keine andere Lösung als komplette Neufassung." - Ĉe: SN, 24.4.2023
  5. "Hoch, Regiment der Rainer." (teksto)