Hino (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la hebrea Biblio, la hino[1] (hebree הִין, hīn) estas mezurunuo de volumeno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu kabo estas proksimume 3,829 litroj, aŭ 3 kaboj:

1 hino = 3 kaboj = 12 logoj = ⅙ bato = 160 koro.

Uzo en la Biblio[redakti | redakti fonton]

La mezurunuo hino estas uzata en la Libroj de Eliro (29:40), Levidoj (19:36), kaj Nombroj (15:4–9, 28:5–14) el la Torao. En tiuj versikloj, la hino estas uzata por mezuri oleon kaj vinon por oferoj. Levidoj avertas pri falsado de mezuriloj:

Citaĵo
 Pesilo ĝusta, peziloj ĝustaj, efo ĝusta, kaj hino ĝusta estu ĉe vi […]. 
— Londona Biblio, Levidoj 19:36

Krome, ĝi ankaŭ troviĝas en la Libro de Jeĥezkelo (4:11, 45:24, 46:5–14), por mezuri akvon kaj olean oferon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la mezurunuo estas kognato de la egipta hnw (egipte 𓉔𓐰𓈖𓏌𓅱𓏊) “bokalo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]