Logo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la hebrea Biblio, la logo[1] (hebree לֹג, log) estas mezurunuo de volumeno de likvo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preciza grando de la logo ne estas sciata, pro la malmulto de teksta uzo kaj la manko de arkeologia pruvo.

Uzo en la Biblio[redakti | redakti fonton]

La vorto logo okazas nur unufoje (t.e. estas hapakso) en la hebrea Biblio, nome en Levidoj 14:21:

Citaĵo
 Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log’on da oleo; 
— Londona Biblio, Levidoj 14:21

El la teksto, oni povas konstati ke la logo estas mezurunuo de oleo kaj verŝajne aliaj likvoj, kies grando ne estas tre granda (ĉar tiom da oleo estas aĉetenda eĉ por povruloj).

Talmuda difino[redakti | redakti fonton]

La Talmudo[2] asertas ke la logo estas dekduono de la hino, per analizo de Eliro 30:25:

Citaĵo
 Prenu al vi plej bonajn aromaĵojn: […] da olivoleo unu hinon. Kaj faru el tio oleon por sanktoleado […]; ĝi [זֶה] estu oleo por sanktoleado. 
— Londona Biblio, Eliro 30:23–25

Laŭ la Talmudo, la hebrelingva vorto זֶה ze (tradukita kiel “ĝi” ĉi-supre) respondas al la nombra valoro 12=7+5, pro la fakto ke en hebreaj ciferoj la litero Z (ז) respondas al la nombro 7 kaj la litero H (ה) al la nombro 5.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]