Hipalago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hipalago estas stilfiguro atribuanta al ideo kvalifikon, kiu laŭ preciza logiko konvenas ne al ĝi, sed al proksima ideo alia. Ekzemplo estas: "Bruselo obstine rifuzis subtenon" (fakte ne tiu ĉi urbo sed la politikistoj respektive oficistoj de Eŭropa Unio, kiuj "sidas" en Bruselo rifuzis subtenon).