Hipofiza malsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipofiza malsano
malsano

Hipofizo

Hipofizo
MeSH [1]
vdr

Hipofiza malsano estas perturbo kiu ĉefe influas la hipofizon.[1]

La ĉefaj perturboj kiuj rilatas al la hipofizo estas:

Perturbo Direkto Hormono
Akromegalio superproduktado kreskiga hormono
Malsano de Cushing superproduktado adrenokortikotropa hormono
Nesufiĉe da kreskiga hormono subproduktado kreskiga hormono
Sindromo de malkonvena sekrecio de antidiuretika hormono superproduktado vazopresino
Insipida diabeto
(ankaŭ povas esti nefrogena)
subproduktado vazopresino
Sindromo de Sheehan subproduktado ajna hipofiza hormono
Sindromo de Pickardt subproduktado ajna hipofiza hormono, krom prolaktino, kiu estas pliigita
Hiperpituitarismo (plej ofte hipofiza adenomo) superproduktado ajna hipofiza hormono
Hipopituitarismo subproduktado ajna hipofiza hormono

Superproduktado aŭ subproduktado de hipofiza hormono influos la respektivan finan organon. Ekzemple, subproduktado (hiposekrecio) de tiroidostimula hormono (TSH) en la hipofizo kaŭzos hipotiroidismon, dum superproduktado (hipersekrecio) de TSH kaŭzos hipertiroidismon. Sed, tiroidismoj kiuj estas kaŭzitaj de la hipofizo estas malpli oftaj, ili konsistas el malpli ol 10 % de ĉiuj okazoj de hipotiroidismo kaj multe malpli ol 1 % de ĉiuj okazoj de hipertiroidismo.[2][3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Overview of the Pituitary Gland: Pituitary Gland Disorders: Merck Manual Home Health Handbook. Alirita la 4-an de aprilo 2009.
  2. Paĝo 358 en: Aminoff, Michael J.. (2007) Neurology and General Medicine: Expert Consult: Online and Print. Edinburgo: Churchill Livingstone. ISBN 0-443-06707-4.
  3. Thyrotropin (TSH)-secreting pituitary adenomas. By Roy E Weiss and Samuel Refetoff. Last literature review version 19.1: January 2011. This topic last updated: July 2, 2009