Historia Centro de Tesaloniko
Historia Centro de Tesaloniko | ||
---|---|---|
muzeo de historio | ||
Komenco | 1983 vd | |
Geografia situo | 40° 37′ 45″ N, 22° 57′ 0″ O (mapo)40.629222.95Koordinatoj: 40° 37′ 45″ N, 22° 57′ 0″ O (mapo) | |
Lando(j) | Grekio vd | |
Situo | Municipo Tesaloniko | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Historia Centro de Tesaloniko estis establigita de la Urba Konsilio de Tesaloniko, la plej granda urbo en norda Grekio, en 1983 kaj okupis siajn nunajn sidejojn (la donaco de Anastasios kaj Ioulia Billis) en Ipodromiou Kvadrato ekde 1995.
La celo de la Centro estas kolekti, savi, registri kaj konservi presitan, skribitan kaj aŭdio-vidan materialon rilatantan al la historio de la urbo kaj de pli larĝa areo de Tesaloniko. Ĝi ankaŭ antaŭenigas kaj faciligas historian esploron rilatanta al Tesaloniko kaj serĉas al leviĝado de la intereso de fremduloj por la moderna urbo kaj ĝia historia pasinteco. Ĝi estas regita de Konsila Komitato komponita de distingindaj scienculoj.
La Centro konservis la Urban Arkivon klasifikanta ĝin kaj ankaŭ akiris nombron de privataj arkivoj post donaco aŭ aĉeto. Ĝi konstruis ankaŭ historian bibliotekon, konsistanta 4,000 librojn, 3,000 fotojn, 5,000 poŝtkartojn, afiŝojn, vidkasedojn kaj historiajn mapojn.
Ĝi eldonas sian esploran laboron per periodaj ekspozicioj ilustrantaj la historian kontinuecon de Tesaloniko kaj de la pli larĝa areo de Makedonio, organizas konferencojn kaj prelegan serion kaj gastigantajn eventojn organizitajn de aliaj institucioj kun rilataj interesoj. La Historia Centro ankaŭ produktas sciencan revuon sub la titolo Thessaloniki, enhavanta originalajn sciencajn artikolojn kaj librojn pri Tesaloniko kaj ĝia historio.
La Centro celas transformi la urbajn arkivojn en elektronika formo, farante ilin pli alirebla al esploristoj kaj ligi ilin kun la Interreto por ke informo kaj scio pri la historio de Tesaloniko estu alirebla al pli larĝa publiko.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- La originala versio de ĉi tiu artikolo estis prenita de la responda artikolo ĉe la Muzeoj de Makedonia[1][2] retejo, komisiita de la makedona Heredaĵa fundamento, skribita de Vlasis Vlasidis kaj eldonita sub CC-BY-SA-3.0 licenco.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thessaloniki History Centre en la angla Vikipedio.