Hitler-puĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hitler-puĉo (ankaŭ bierpuĉo, bierkela puĉoMunkena puĉo) okazis la 8-9-an de novembro 1923 kaj estis provo de Adolf Hitler por eksplodigi insurekcion kontraŭ la Vajmara Respubliko.

Hitler kaj lia - tiam sensignifa - nacisocialista parto alianciĝis kun generalo Erich Ludendorff. Vespere de 8-a de novembro, Hitler kaj liaj kunuloj perforte penetris dekstran politikan kunvenon - okazantan en munkena biertrinkejego - kaj tie trudis la gvidantojn partopreni transporton de la "revolucio" al Berlino (laŭ ekzemplo de Benito Mussolini, kiu antaŭjare enmarŝis Romon). Sekvatage, kiam 3000 nazioj marŝis al interurbo de Munkeno, la marŝantojn alvenis sur Marienplatz, kie ilin atendis salvo de policista kordono. Dum la interbatalo mortis 16 marŝantoj kaj 3 policistoj. Tiam la ribelantoj abdikis pri la "revolucio", ĉar evidentiĝis por ili, ke la registaro estas decida kontraŭ ili.

La puĉon sekvis juĝista proceso, en kiu la nazi-simpatia bavara juĝistaro senkulpigis Ludendorff pri ŝtatperfido, dum Hitler estis juĝita je 5-jara prizono. Hitler devis plenumi el tio nur 8 monatojn en la fortikaĵo de Landsberg, kie li verkis unuan volumon de sia politika manifesto Mein Kampf.

La fiaskinta puĉo konatigis la nomon de Hitler eĉ eksterlande. Li konkludis, ke oni devas leĝe akiri la potencon.