Ho malamiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ho malamiko (en la kurda "Ey Reqîb") estas la kurda himno.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La poemon verkis politika aktivulo Dildar en jaro 1938 en karcero. La titolo "Ey Reqîb", "Ho malamiko" celas la gardistojn malliberejajn kiuj torturis Dildaron, kiu siavice simbolas la okupantajn ŝtatojn Turkio, Irano, Irako kaj Sirio. La kanton li verkis origine en la sorania dialekto de la kurda, sed nuntempe ĝi kantiĝas ankaŭ kurmanĝe. La kanton en jaro 1946 kiel oficialan himnon akceptis la mallongedaŭra kurda respubliko Mahabada kaj poste (verŝajne en 2003) federacia Suda Kurdujo.

Traduko[redakti | redakti fonton]

Jen ĝia traduko farita en 2017 de Arnulf Naif kaj Martin Strid:

Ho malamik'[redakti | redakti fonton]

'1 Viva restos la ku2rda popo2lo, ho malamik'.

(; Ĝin neniam ajn disrompos armila pik'.)×2

(×: (Diru neniu ke kurdoj mortos ;)×2

Ku2rdoj vi3vas, (vivas, neniam fa2los la kurda2 flag'.)×2 )

'2 Revoluciaj ni estas junuloj ruĝaj en ver' ;

Vidu, verŝis kiom da sango ni por ofer' .....

'3 Estas Meda kaj reĝa Kjaksara ni infanar' ;

Ĉiam nia patrujo jen fido kaj eĉ altar' .....

'4 Ellitigis sin kurdaj junuloj, ho jen leon' ;

por per sango sia ornami je vivo-kron' .....

'5 Ni junuloj nun estas jen pretaj kun la sincer' ;

Ĉiam korpojn oferas ni, korpojn do jen ofer' .....

Tonsilabe[redakti | redakti fonton]

#: Sodo do do hdo dolre mire reldo Tire doTi La

(; LaTi doTi LaTi SoSo do Tire do h)×2

(Rekantaĵe: (Sododo dododo Tire dodo ;)×2

dolTiLa TilLalSo So h (dodore mire dolTi LaSo do Tilre do h)×2 )