Homún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homún
municipo de Meksiko • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97580, 97581
Kodo laŭ INEGI 31 036
Demografio
Loĝantaro 6 951
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 41′ N, 89° 15′ U (mapo)20.683333333333-89.25Koordinatoj: 20° 41′ N, 89° 15′ U (mapo) [+]
Alto 17 m
Areo 192,9 km² (19 290 ha)
Horzono UTC -6
Homún (Jukatanio)
Homún (Jukatanio)
DEC
Homún
Homún
Situo de Homún
Homún (Meksiko)
Homún (Meksiko)
DEC
Homún
Homún
Situo de Homún

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Homún Municipality [+]
vdr

Homún estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Homún. La komunumo estas en la regiono 5 "Centro Sur". "Centro Sur" en la hispana signifas "Centro Sudo", do tiu regiono estas en la sudcentra parto de Yucatán kaj ĝi havas limon kun la regionoj 2, 4 , 6 , 8 kaj 9. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31036.

La situo de la regiono 5 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6951 loĝantojn. El tiuj estis 3529 viroj kaj 3422 virinoj. La komunumo havas surfacon de 192,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 17 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 65 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,5 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3965 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 3125 scipovis legi kaj skribi kaj 839 personoj estis analfabetoj. Do 21,16% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 6112 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 3852 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 63% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]